Timothy Garton Ash

Timothy Garton Ash
Persona informo
Timothy Garton Ash
Naskiĝo 12-an de julio 1955 (1955-07-12) (68-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Exeter College • Lernejo Sherborne • St Edmund's School vd
Familio
Infanoj Alec Ash vd
Profesio
Alia nomo Edward Marston vd
Okupo ĵurnalistohistoriistoverkisto • eseisto • publikigisto • universitata instruisto vd
Laborkampo historio • literatura aktiveco • opinia ĵurnalismo • politika historio • ĵurnalismo vd
Aktiva en Oksfordo vd
Verkado
Verkoj The Uses of Adversity: Essays on the Fate of Central Europe ❦
The Magic Lantern: The Revolution of ’89 Witnessed in Warsaw, Budapest, Berlin, and Prague vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Timothy Garton Ash (naskiĝis la 12-an de julio 1955 en Londono) estas brita historiisto okupiĝanta ĉefe pri historio de Eŭropo post 1945. Kavaliro de Federacia Meritkruco, kaj posedanto de brita, pola, kaj ĉeĥa ordenoj.

Post fino de la nuntempa historio en Exeter College ĉe la Universitato de Oksfordo, studis historion de la nuntempa Germanio loĝante dum kelkaj ajroj en Berlino kaj vojaĝante tra la landoj de Orienta Bloko. Laŭvicajn sciencajn gradojn li akiris ĉe St. Antony's College en Oksfordo, Libera Universitato Berlino kaj Humboldt-Universitato Berlino. Nuntempe estas profesoro pri eŭropaj studoj en la Universitato de Oksfordo, fellow ĉe St. Antony’s College kaj senior fellow ĉe Universitato Stanford. Liaj eseoj aperas en „The New York Review of Books”, „The Guardian”, „The New York Times”, „The Washington Post”, „Prospect”, „The Wall Street Journal”, „The Globe and Mail”. En Pollando liajn tekstojn publikigas „Gazeta Wyborcza”.

Laŭreato de „David Watt Memorial Prize”, de „Commentator of the Year”, de la brita programo „What the Papers Say”, de „Premio Napoli”, de „Imre Nagy Memorial Plaque”, de „Hoffmann von Fallersleben Prize”, de „Orwell Prize”, de „Somerset Maugham Award” (pro Pola revolucio: „Solidareco 1980-1982), de finna premio „Kullervo Killinen” kaj Karola Premio en 2017. En 2005 enkalkulita al 100 plej gravaj intelektuloj de la magazino „Prospect and Foreign Policy” (2005) kaj 100 plej influaj homoj de „Time magazine”. Honora doktoreco de la St. Andrew’s University en Skotlando kaj de Katholieke Universiteit Leuven en Belgio.

Li lerte parolas germane kaj pole. Kune kun la edzino Danuta (polino), arthistoriistino kaj du filoj, Thomas, studento de filozofio kaj Alek, studento de la angla lingvo, loĝas en Oksfordo


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search